25.5.21

Brunbeka tukano 01


💚 Brunbeka tukano (Ramphastos swainsonii) Svainsona tukano


La Brunbeka tukano aŭ Svainsona tukano (Ramphastos swainsonii) estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra supra plumaro kaj kiu troviĝas en Centrameriko el orienta Honduraso al norda Kolombio. Tiu ĉi specio estas anstataŭata de suda Kolombio al orienta Peruo de la tre rilata Nigrabeka tukano (R. ambiguus) kun kiu ĝi estis foje konsiderata samspecifa. La scienca kaj alternativa nomo rememoras la britan ornitologon kaj artiston, William Swainson. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kastanoto 04


💚 Kastanoto, masklo (Taeniopygia guttata castanotis) Kaŝtanorela teniopigio, Kaŝtanorela fringo


La Kastanoto (Taeniopygia guttata castanotis) estas eta paseroforma birdo de la specio Taeniopygia guttata. Du subspecioj ekzistas: gutatoj (Taeniopygia guttata guttata) de diversaj Pacifikaj insuloj kaj kastanotoj (Taeniopygia guttata castanotis) de Aŭstralio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

24.5.21

📅 24/05/21 ++

🌄 Lundo, la 24-a de majo 2021


Monda Tago de Skizofrenio ⚕️
Internacia Tago pri Tiaro 👸

Tvitero

........

🌄 Dimanĉo, la 23-a de majo 2021

Internacia Tago kontraŭ Obstetrikaj Fistuloj ⚕️
Monda Testudoj Tago 🐢

Tvitero

.........

🌄 Sabato, la 22-a de majo 2021

Internacia Ŝerloko Holmso Tago 🕵️
Monda Tago pri Gotika subkulturo ⬛
Internacia Tago pri Biodiverseco 🐾 🌿 🍄

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Fajrgorĝulo 01


💚 Fajrgorĝulo (Luscinia pectardens)


La Fajrgorĝulo (Luscinia pectardens) estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Merlo 06


💚 Merlo, ino (Turdus merula)


Merlo (Turdus merula) estas specio de turdo, kies ino estas brunnigra, dum la virbesto estas nigra kun tre flava beko kaj bele kantas aŭ fajfas (PIV). - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

23.5.21

Leoparda testudo 01


💚 Leoparda testudo (Stigmochelys pardalis)


La Leoparda testudo (Stigmochelys pardalis) estas granda kaj alloge markita testudo trovita en la savanoj de orienta kaj suda Afriko, de Sudano ĝis la suda Kabo. Ĝi estas la sola membro de la genro Stigmochelys, kvankam en la pasinteco ĝi estis ofte lokita en Geochelone. Ĉi tiu testudo estas paŝta specio, kiu favoras duonaridajn, dornajn ĝis herbejajn habitatojn. En tre varma kaj tre malvarma vetero ili povas loĝi en forlasitaj truoj de vulpo, ŝakalo aŭ orikteropo. Leopardaj testudoj ne fosas krom por fari nestojn en kiuj demeti ovojn. Pro ĝia emo al herbejaj habitatoj, ĝi paŝtiĝas vaste sur miksitaj herboj. Ĝi ankaŭ favoras suculentojn kaj kardojn. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Pukeka porfirio 01


💚 Aŭstralazia porfirio (Porphyrio melanotus) Pukeko 


La Aŭstralazia porfirio (Porphyrio melanotus) estas specio de porphyrio trovebla en orienta Indonezio (Molukoj, Aru kaj Kai-Insuloj), Papuo-Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. En Nov-Zelando, ĝi estas konata kiel la pukeko (de la maoria pūkeko). La specio estis konsiderata subspecio de la purpura porfirio. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

22.5.21

Lilbrusta koracio 08


💚 Lilbrusta koracio (Coracias caudata)


La Lilbrusta koracio (Coracias caudata) estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika Afriko sude de Saharo, kaj precipe ekde Etiopio, tra Orienta Afriko, al Angolo kaj ĝis nordo de Sudafriko, kaj en la sudo de Arabio, preferante malfermajn arbarojn kaj savanon; ĝi ne ĉeestas lokojn senarbajn. Ĝi estas unu el la plej kolorbuntaj birdoj kaj eble la plej bunta inter koracioj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

21.5.21

📅 21/05/21

🌄 Vendredo, la 21-a de majo 2021


Monda Tago por Kultura Diverseco, Dialogo kaj Disvolviĝo 🇺🇳
Internacia Tago pri Teo 🍵

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Rokoloĝanta cerkomelo 01


💚 Rokoloĝanta cerkomelo (Cercomela fusca) Hindia cerkomelo, Bruna rokocerkomelo


La Rokoloĝanta cerkomelo aŭ Hindia cerkomelo (Cercomela fusca) estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia kaj komuna loĝanta reproduktulo ĉefe en nordocentra Barato. Foje la specio estas nomata kiel Bruna rokocerkomelo. Ĝi estas surgrunda manĝanta birdo, kiel plej parto de saksikolenoj; fakte en tiu grupo estas la ununura grundomanĝanta subfamilio en la familio de Muŝkaptuledoj; ĝis antaŭnelonge ili estis en la familio de la Turdedoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blanka motacilo 03


💚 Blanka motacilo (Motacilla albaGriza motacilo


La Blanka motacilo aŭ Griza motacilo (Motacilla alba) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en granda parto de Eŭropo kaj Azio kaj en lokoj de norda Afriko, kaj malofte videblas en Alasko kaj eĉ reproduktiĝas en norda Nordameriko. Ili estas loĝantaj birdoj en la plej klimatmildaj partoj de sia teritorio, sed en aliaj lokoj migras al Afriko. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

20.5.21

📅 20/05/21

🌄 Ĵaŭdo, la 20-a de majo 2021


Monda Abelo Tago 🐝
Monda Artrito Tago ⚕️
Monda Meteologio Tago ⛈️

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝeca kolibro 03


💚 Ruĝeca kolibro (Selasphorus rufus)


La Ruĝeca kolibro (Selasphorus rufus) estas malgranda kolibro, ĉirkaŭ 8 cm longa kun longa, rekta kaj maldika beko. Ĉi tiuj birdoj estas konataj pro siaj eksterordinaraj flugokapabloj, flugante 2.200 mejl. (3.200 km) dum siaj migraj transportoj. Ĝi estas unu el sep specioj en la genro Selasphorus. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Aŭstralio 09


💚 Operdomo de Sidnejo 


La Operdomo de Sidnejo estas konstruaĵo por opero kaj alia muziko en Port Jackson, Sidnejo (Aŭstralio). La plano por krei operdomon en Sidnejo ekestis en 1955. Oni kreis internacian konkurson por arkitektoj. La gajninta plano estis tiu de la Dano Jørn Utzon, kiu kreis spektaklan konkopatronon. La operdomon malfermis reĝino Elizabeto la 2-a en 20-a de oktobro 1973. Ĝi troviĝas ĉe Bennelong Point, proksime de haveno kie antaŭe estis remizo de tramo. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Akrido 03


💚 Akrido (Acrida)


La genro Akrido (Acrida) enhavas proksimume 40 speciojn, vivantajn en Afriko, Eŭropo, Azio, Nord-Ameriko, Havajo, kaj Aŭstralio; multaj specioj estas trudinsektoj damaĝantaj agrojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blufrunta amazono 03


💚 Blufrunta amazono (Amazona aestiva aestiva)


La brazila parolanta papago (Amazona aestiva aestiva), ankaŭ ofte nomita la blufrunta amazono aŭ ruĝflugila amazono, estas unu el la 2 subspecioj - la nominala - en kiu dividiĝas la specio Amazona aestiva, de la genro Amazona. Ĝi loĝas en la ĝangaloj de orienta Sudameriko. - Vikipedio (es) 2021

Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

19.5.21

📅 19/05/21

🌄 Merkredo, la 19-a de majo 2021

Monda Tago de Inflama intesta malsano ⚕️
Monda Tago de Ĝenerala Kuracisto 👩

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com 

Blankvanga turako 02


💚 Blankvanga turako (Tauraco leucotis)


La Blankvanga turako (Menelikornis leucotis) estas specio de birdo de la familio Musophagidae. Ĝi troviĝas en Eritreo, Etiopio kaj Suda Sudano. Mezgranda specio, ĝi mezuras ĉirkaŭ 43 cm (17 in) en longo, inkluzive de vosto de 19 cm (7,5 in), kaj pezas ĉirkaŭ 200- 315 g (7,1-11,1 oz). Ĉi tiu specio estas la plej ofte kreskigita turako en kaptitaj kondiĉoj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Usono 15


💚 Kapitolo de Usono, Vaŝingtono


La Kapitolo de Usono (angle: The United States Capitol) estas konstruaĵo situanta en Vaŝingtono. En ĝi okazas kunvenoj de la leĝdonantaro de Usono, do la Usona Kongreso, konsistanta el Usona Domo de Reprezentantoj kaj Usona Senato. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Stepa zebro 04


💚
Stepa zebro (Equus quagga) Komuna zebro, Burĉela zebro


La Stepa zebro (Equus quagga, iam Equus burchellii), konata ankaŭ kiel komuna zebro aŭ Burĉela zebro, estas la plej komuna kaj geografie disvastigita specio de zebro. Ĝi havas teritorion el sudo de Etiopio tra Orienta Afriko ĝis tiom for sude kiom ĝis Bocvano kaj orienta Sudafriko. La Stepa zebro restas komuna en ĉasrezervejoj, sed ĝi estas minacata pro homa agado kia ĉasado pro ties viando kaj felo, same kiel pro konkurenco kun gregaro kaj konflikto ĉe farmoj ĉe multe de ties habitato. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Granda paruo 02


💚 Granda paruo
(Parus major)


Granda paruo (Parus major) estas paseroforma birdo en la familio Paruedoj. Ĝi estas loĝanta birdo kaj plej parto el ili ne migras. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

18.5.21

📅 18/05/21

🌄 Mardo, la 18-a de majo 2021


Monda Tago de vakcinado kontraŭ HIV ⚕️
Monda Tago de Plantoj 🌿

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Granda fregato 01


💚 Granda fregato (Fregata minor)


La Granda fregato (Fregata minor) estas granda disiĝema marbirdo de la familio de Fregatedoj. Plej grandaj nestopopulacioj troviĝas en Pacifiko (inklude Galapagojj) kaj Hinda Oceano, same kiel populacio en Suda Atlantiko. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Peruo 03


💚 Maĉupikĉuo, Peruo


Maĉupikĉuo (keĉulingve: Machu Pikchu, "Malnova Monto", hispanlingve Machu Picchu) estas la plej grava arkeologia loko, kiu en Peruo restis post la inkaa imperio. La nomo apartenas al inkaa setlejo konstruita ĉefe meze de la 15-a jarcento sur la rokoj kiuj kunigas la montojn Maĉupikĉuo kaj Huajnapikĉuo en la orienta flanko de la Centraj Andoj, en la sudo de Peruo. Probable ĝia origina nomo estis Pikĉuo aŭ Pikĉo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Norda kardinalbirdo 07


💚 Norda kardinalbirdo, masklo (Cardinalis cardinalis) Norda kardinalo


La Norda kardinalbirdo (Cardinalis cardinalis) estas birdo en la genro Cardinalis; ĝi ankaŭ estas konata ordinarlingve kiel la komuna kardinalbirdo, komuna kardinalbirdo, aŭ nur kardinalbirdo (kiu estis ĝia nomo antaŭ 1985). Ĝi troveblas en sudorienta Kanado, tra la orienta Usono de Majno ĝis Minesoto ĝis Teksaso, kaj sude tra Meksiko, Belizo kaj Gvatemalo. Ĝi ankaŭ estas enkondukita specio en kelkaj lokoj kiel Bermudo kaj Havajo. Ties habitato inkluzivas arbarojn, ĝardenojn, arbustarojn kaj humidejojn. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Malklara muŝkaptulo 01


💚 Malklara muŝkaptulo (Muscicapa adusta)


La Malklara muŝkaptulo (Muscicapa adusta) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa. Ĝi estas loĝanta reproduktulo en Afriko el Niĝerio, Centrafrika Respubliko, Sudano kaj Etiopio suden al Sudafriko. Ĝi estas tre komuna en sia arbara habitato de altaj teroj, kiu inkludas riverajn arbarojn, ĉiamverdajn arbarbordojn kaj klaraĵojn, ĉefe ĉe akvolokoj kiaj lagoj, rezervejoj kaj riveroj, kaj tre arbaritaj ĉeurbajn ĝardenojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

17.5.21

📅 17/05/21

 🌄 Lundo, la 17-a de majo 2021


Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Transseksecofobio kaj Interseksecofobio 🏳️🌈
Internacia Tago pri Minacataj Specioj 🐾🌿
Monda Telekomunikado Tago 🛰️
Monda Neŭrofibromatozo Tago ⚕️
Monda Tago pri Alta Sangopremo ⚕️

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kripluvio 01


💚 Kripluvio (Charadrius vociferus)


La Kripluvio (Charadrius vociferus) estas eta, fortika kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn. - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Deguo 01


💚 Deguo (Octodon degus)


La Deguo (Octodon degus) estas malgranda histricomorpha ronĝulo endemia de la ĉilia matorala ekoregiono de centra Ĉilio. La nomo degu mem indikas aŭ la tutan genron Octodon aŭ, pli ofte, nur la komunan degu. Oftaj degusoj apartenas al la parvordi Caviomorpha de la infraordo Hystricognathi, kune kun la ĉinĉilo kaj kobajo. La vorto degu devenas de la indiĝena lingvo de Ĉilio, Mapudungun, kaj la vorto dewü, kiu signifas 'muso' aŭ 'rato'. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

16.5.21

📅 16/05/21

🌄 Dimanĉo, la 16-a de majo 2021


Internacia Tago de Kunvivado en Paco 🇺🇳

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Sud-Afriko 07


💚 Kaburbo, Sud-Afriko


Kaburbo (angle: Cape Town [kejp taŭn], afrikanse: Kaapstad [ka:pstat], kose Isixeko: SaseKapa [sasekapa]) estas sidejo de la parlamento de la Respubliko Sud-Afriko (ĉefurbo: Pretorio) kaj la dua plej granda urbo de la lando (post Johanesburgo). Populare nomita "Mother City" (Patrinurbo), ĝi estas la plej granda urbo kaj ĉefurbo de la provinco Okcidenta Kablando[2] kaj formas parton de la metropola municipo Urbo de Kaburbo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...