19.11.22

Sunda forkovostulo 01


Sunda forkovostulo
( Enicurus velatus )

La Sunda forkovostulo ( Enicurus velatus ) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj .. - Tiu ĉi specio estas endemia de Indonezio, kio nomigas la specion. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. - Ĝi .. estas birdo de nigraj supraj partoj, sed ne tiom nigraj kaj nek tiom etendaj kiom ĉe la Malgranda forkovostulo, ĉar estas pli griza kaj la brusto estas blanka. Ankaŭ la blanka frunto ne estas tiom etenda kaj estas pli suba, tiel ke ĝi inkludas la nigrajn okulojn. La subaj partoj estas blankaj, sed kun grizaj punktoj en flankoj de brusto. Estas blankaj la pugo kaj la fina bordo de la vostoplumoj kiuj estas laŭgradaj. La beko estas nigra kaj la kruroj helrozkoloraj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Sunda forkovostulo 🌏 #Indoneziajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

18.11.22

🌄 Vendredo, la 18-a de novembro 2022

Tvitero:

Keo 01


Keo
( Nestor notabilis )

Keo ( maorie Kea, keao ) estas specio de Aotearoaj papagoj. La maoria nomo devenas de kea birdokanto. Latinlingve keo nomiĝas Nestor notabilis .. - Keoj loĝas en montetoj kaj arbaroj de Suda Insulo. Ili estas unu el la dek endemiaj Novzelandaj papagoj. - La keo havas areon el malsupro de rivervaloj kaj marbordaj arbaroj de la okcidento de la Suda Insulo ĝis la alpaj regionoj de la Suda Insulo .. - Ili aspektas sufiĉe grandaj ( ĉ. 46 cm je alto ) papagoj kun verdecaj aŭ griz-verdaj plumoj, blu-verda vosto, kaj grizaj beko kaj piedoj. La plumoj sub iliaj flugiloj ofte estas ruĝoranĝaj. Junuloj havas flavajn okulringojn kaj vaksaĵojn, oranĝ-flavan malsupran bekon kaj griz-flavajn krurojn. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Keo 🌏 #Novzelandajbirdoj #Aŭstralaziajbirdoj #Polineziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Nigrakapa dikbekulo 01


Nigrakapa dikbekulo
( Pheucticus melanocephalus )

La Nigrakapa dikbekulo ( Pheucticus melanocephalus ) estas mezgranda, semmanĝanta birdo de la familio de Kardinaledoj. - Ĝi .. estas migranta birdo, kun nestolokoj el sudokcidenta Brita Kolumbio, tra la okcidenta duono de Usono, en centran Meksikon. - Laŭ ĝia nomo, la masklo [ bildigita ] havas nigran kapon, kaj nigrajn flugilojn kaj voston kun elstaraj blankaj makuloj. Ĝia brusto estas malhela ĝis brune oranĝa en koloro, kaj ĝia ventro estas flava. - Vikipedio ( En ) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Nigrakapa dikbekulo 🌎 #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

17.11.22

🌄 Ĵaŭdo, la 17-a de novembro 2022

Monda Tago de la filozofio 🇺🇳
Monda Tago de la antaŭtempa naskiĝo 👶
Internacia Tago de la studento 👩💻

Tvitero:

Orverta regolo 03


Orverta regolo
( Regulus regulus )

La Orverta regolo ( Regulus regulus ) estas tre eta paseroforma birdo. Ĝi estas membro de la familio de regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj. - Ĝi loĝas el Britaj insuloj, en Skandinavio kaj centra kaj orienta Eŭropo, tra nordokcidenta Rusio al orienta Ĉinio, Siberio, sur Kaŭkazo, insulo Saĥaleno, Kuriloj kaj Japanaj Insuloj. - Subo de kapo kun laŭlonga flava strio, meze oranĝa, je flankoj nigre limigita. Flankoj de kapo grizaj kun malhela okulringo. Supre korpo estas flavece verda, pugo pli flava. Brusto malpure grizflave bruna. Ventro grizblua. Sur flugiloj du blanketaj strietoj. - La birdo havas mallongan akran bekon, kiu estas nigre-griza. Ĝiaj piedoj brunaj. - Vikipedio 2022

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Orverta regolo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

16.11.22

🌄 Merkredo, la 16-a de novembro 2022

Internacia Tago de la toleremo 🇺🇳
Monda Tago de la Kronika obstrukca pneŭmonopatio ⚕️
Monda Tago de la Geografia informsistemo GIS 🌍

Tvitero:

Armita vanelo 02


Armita vanelo
( Vanellus armatus )

La Armita vanelo ( Vanellus armatus ) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de mezgrandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. La angla nomo “Blacksmith” aŭ “Forĝisto” devenas el la ripetata metalika alarmalvoko 'tink, tink, tink'. - Ĝi estas komuna specio ekde Kenjo, tra centra Tanzanio kaj Kongo ĝis suda kaj sudokcidenta Afriko. - Ĝi loĝas ĉe malsekaj zonoj. Tiele lagaj regionoj ĉu pro pluvo ĉu pro homa agado allogas la specion. Ankaŭ herbejoj plaĉas al ili. - Ĝi havas .. nigra granda videbla antaŭa parto de kapo -escepte frunton-, gorĝo, brusto kaj supra ventro kaj ankaŭ makuloj en komenco de dorso -eta-, meza dorso -granda- kaj vostopinto. Estas blankaj la frunto -ĝis okulo-, malantaŭa kolo kaj ventro. Estas grizo la resto de la dorso. La beko estas nigra kaj la kruroj grizaj. Inoj estas averaĝe iom pli grandaj kaj pezaj sed ambaŭ seksoj estas similaspektaj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Armita vanelo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Ringanaso 01


Ringanaso
( Callonetta leucophrys )

La Ringanaso ( Callonetta leucophrys ) estas malgranda anaso de arbaroj de Sudameriko. - Ĝi .. reproduktiĝas en nordokcidenta Argentino kaj Paragvajo, loĝanta ankaŭ en orienta Bolivio, suda Brazilo kaj Urugvajo. Ties habitatoj estas tropikaj marĉaj arbaroj kaj klarejoj en arbaraj malaltaj teroj, izolaj lagetoj kaj malgrandaj rojoj. - La masklo [ bildigita ] havas tre helbrunan ( cinamokoloran ) flankan dorson, pli grize en centra dorso, palgrizajn flankojn ( fakte kun tre fajna grizblanka strieco se vidite de proksimege ) kaj salmokoloran bruston kun bela nigra makuleco. La kapo estas helgriza kun svaga strieco kaj tre markata nigra bendo el super la frunto tra la krono kaj ege markata al la nuko kaj kolflankoj, sub blanka kolumareo: tiu nigra ringo el la krono tra la nuko al kolflankoj nomigas la specion laŭ la komuna nomo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Ringanaso 🌎 #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

15.11.22

🌄 Mardo, la 15-a de novembro 2022

Internacia Tago de la malliberigita verkisto ✍🏽

Tvitero:

Blua fajfturdo 01


Blua fajfturdo
( Myophonus caeruleus )

La Blua fajfturdo ( Myophonus caeruleus ) estas fajfanta turdo kiu troviĝas en la montoj de Mezazio, Sudazio, Ĉinio kaj Sudorienta Azio. Ĝi estas konata pro sia laŭta homsimila fajfa kanto ĉe tagiĝo kaj krepusko.. Kiel aliaj en la genro, ili manĝas surgrunde, ofte laŭ riveretoj kaj en humidaj lokoj furaĝante por helikoj, kraboj, fruktoj kaj insektoj. - Ĝi .. estas malhelviola blua kun brila brilo sur la pintoj de la korpoplumoj krom sur la loreoj, abdomeno kaj sub la vosto. La flugilkovriloj estas iomete malsama nuanco de bluo kaj la mezaj kovriloj havas blankajn makulojn ĉe sia. pintoj. La beko estas flava kaj staras kontraste. La internaj retoj de la flugaj kaj vostoplumoj estas nigraj. La seksoj estas similaj laŭ plumaro. - Vikipedio (En) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blua fajfturdo 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Ridema kukabarao 05


Ridema kukabarao
( Dacelo novaeguineae )

La Ridema kukabarao ( Dacelo novaeguineae ) estas kutima karnovora birdo de Aŭstralio de la familio de Alcededoj aŭ de alciono, tre konataj pro sia alvoko. Iam konata kiel Ridema azeno, nuntempe estas pli konata laŭ la indiĝena nomo. - Ĝi troviĝas tra orienta Aŭstralio, kaj estis enmetita en la sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio, Tasmanio kaj insuloj Flinders kaj Kanguruo - La Kukabarao estas fortika birdo ĉirkaŭ 45 cm longa, kun granda kapo, elstara bruna okulo, kaj tre granda beko, nigreca en supra makzelo kaj ostokolora en suba. La masklo kaj la ino aspektas same. Ili havas blankajn aŭ kremokolorajn korpon kaj kapon kun malhelbruna strio tra ĉiu okulo kaj pli nuance ĉefrunte kaj ĉekrone. La flugiloj kaj dorso estas malhelbrunaj kun ĉielbluaj punktomakuloj en ŝultroj. La vosto estas ruĝecoranĝa kun malhelbrunaj strioj kaj blankaj pintoj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Ridema kukabarao 🌏 #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

14.11.22

🌄 Lundo, la 14-a de novembro 2022

Monda Tago de diabeto ⚕️

Tvitero:

Griza katbirdo 03


Griza katbirdo
( Dumetella carolinensis ) Katbirdo

La Katbirdo aŭ Griza katbirdo ( Dumetella carolinensis ) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Mimedoj kiu troviĝas ĉefe en Nordameriko. Ĝi estas la ununura membro de la genro Dumetella. Kiel la Nigra katbirdo, ĝi estas inter la bazaj stirpoj de la Mimedoj. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Griza katbirdo 🌎 #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Paserstrigo 01


Paserstrigo
( Glaucidium passerinum )

La Paserstrigo ( Glaucidium passerinum ) estas la plej eta el la strigoj en Eŭropo ( pli malgranda ol sturno ); temas pri birdo de la familio de Strigedoj. Tiu strigo estas malhelruĝecaj al grizbrunaj, kun punktitaj flankoj kaj duonringo ĉirkaŭ la malantaŭa kolo. - Ĝi troviĝas en boreala arbaro de Norda kaj Centra Eŭropo al Siberio, kutime en bordoj de arbaraj maldensejoj. Ili troviĝas ĉefe en arbaroj de konifero de la boreala zono kaj tre altmontaraj regionoj kun koniferoj kaj miksitaj arbaroj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Paserstrigo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

13.11.22

🌄 Dimanĉo, la 13-a de novembro 2022
Monda Tago de boneco 🤝

Tvitero:

Purpurgorĝa sunbirdo 01


Purpurgorĝa sunbirdo
( Leptocoma sperata )

La Purpurgorĝa sunbirdo ( Leptocoma sperata ) estas specio de birdo de la familio de Nektarinedoj. Ĝiaj naturaj vivmedioj estas malaltebenaĵaj tropikaj arbaroj kaj subtropika aŭ tropika mangrovarbaro de Maratua kaj Filipinoj. - Vikipedio ( En ) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Purpurgorĝa sunbirdo 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

12.11.22

🌄 Sabato, la 12-a de novembro 2022

Internacia Tago de la Pneŭmonito ⚕️

Tvitero:

Strivizaĝa nigropego 01


Strivizaĝa nigropego
( Dryocopus lineatus ) Strivizaĝa driokopo

La Strivizaĝa nigropego aŭ Strivizaĝa driokopo (Dryocopus lineatus) estas tre granda birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Driokopoj aŭ nigraj pegoj, kiu loĝas en Sudameriko. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Strivizaĝa nigropego 🌎 #Amerikajbirdoj #Sudamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

11.11.22

🌄 Vendredo, la 11-a de novembro 2022

Tvitero:

Aŭstralia tadorno 01


Aŭstralia tadorno
, ino ( Tadorna tadornoides )

La Aŭstralia tadorno ( Tadorna tadornoides ) estas tadorno, tio estas membro de grupo de grandaj anserecaj birdoj kiuj estas parto de la birda familio de Anasedoj, kiu enhavas ankaŭ la cignojn, la anserojn kaj la anasojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Aŭstralia tadorno 🌏 #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Eŭrazia garolo 05


Eŭrazia garolo
( Garrulus glandarius ) Eŭropazia garolo

La Eŭropazia garolo aŭ Eŭrazia garolo ( Garrulus glandarius ) de la ordo de paseroformaj birdoj kaj familio korvedoj estas la plej konata garolo en la malnova mondo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Eŭrazia garolo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

10.11.22

🌄 Ĵaŭdo, la 10-a de novembro 2022

Internacia Tago de la scienco 🇺🇳
Internacia Tago de la uzebleco ☺️

Tvitero:

Nigra febo 01


Nigra febo
( Sayornis nigricans )

La Nigra febo ( Sayornis nigricans ) estas paserina birdo de la familio de tirano-muŝkaptulo. Ĝi reproduktiĝas el sudokcidenta Oregono kaj Kalifornio suden tra Centra kaj Sudameriko. Ĝi troveblas tutjare tra la plej granda parto de sia teritorio kaj migras malpli ol la aliaj birdoj de sia genro, kvankam ĝiaj nordaj populacioj estas parte migrantaj. Ses subspecioj estas ofte rekonitaj, kvankam du estas foje kombinitaj kiel aparta specio, la Blankflugila febo. - Vikipedio ( En ) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Nigra febo 🌎 #Amerikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Neĝobrova muŝkaptulo 01


Neĝobrova muŝkaptulo
( Ficedula hyperythra )

La Neĝobrova muŝkaptulo ( Ficedula hyperythra ) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj, indiĝena de sudorienta Azio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Neĝobrova muŝkaptulo 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

9.11.22

🌄 Merkredo, la 9-a de novembro 2022

Monda Tago por libereco 🇺🇳
Internacia Tago kontraŭ faŝismo kaj antisemitismo 🇺🇳

Tvitero:

Gvinea turako 01


Gvinea turako
( Tauraco persa ) Verda turako, Verda lorio

La Gvinea turako ( Tauraco persa ), ankaŭ konata kiel la Verda turako aŭ Verda lorio, estas specio de turako, grupo de otidimorfaj birdoj apartenantaj al la familio de Musofagedoj. - Vikipedio ( En ) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Gvineo turako 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Karunkla karakaro 01


Karunkla karakaro
( Phalcoboenus carunculatus ) Karunkla karakarao

La Karunkla karakaro aŭ Karunkla karakarao ( Phalcoboenus carunculatus ) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi troviĝas en paramo en nordaj Andoj de anda Ekvadoro kaj suda ( sudokcidenta ) Kolombio. Ĝi estas ĝenerale nekomuna al iom komuna. Ĝi estas tre oportunema specio ofte vidata piediranta surgrunde, kie ili manĝas kaj kadavraĵojn kaj se eble iun ajn malgrandan animalon kiun ili povas kapti. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Karunkla karakaro 🌎 #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

8.11.22

🌄 Mardo, la 8-a de novembro 2022

Monda Tago de radiografio ⚕️

Tvitero:

Blua maluro 07


Blua maluro
( Malurus cyaneus )

La Blua maluro ( Malurus cyaneus ) estas paserina birdo de la familio de Aŭstralaziaj parvoloj, Maluredoj, kaj estas ofta kaj konata tra sudorienta Aŭstralio. Ĝi estas sidema kaj teritoria specio, ankaŭ elmontranta altan gradon de seksa duformismo; la masklo en reprodukta plumaro havas okulfrapan brilbluan frunton, orelajn kovrilojn, mantelon kaj voston, kun nigra masko kaj nigra aŭ malhelblua gorĝo. - Vikipedio ( En ) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blua maluro 🌏 #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Eŭrazia upupo 03


Eŭrazia upupo
( Upupa epops ) Upupo

La Upupo ( Upupa epops ) apartenas al la sama ordo koracioformaj birdoj de multkoloraj brilaj birdoj kiel abelmanĝuloj, alcionoj kaj koracioj spite ke ĝi ne montras tiom brilajn kolorojn. Estas la ununura specio de siaj genro kaj familio. En la taksonomio de Sibley aperas tiu ĉi specio kiel ununura specio eĉ de ordo nome Upupoformaj diferenca de Koracioformaj. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto

Tvitero:

Eŭrazia upupo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Afrikajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

07/11/22

🌄 Lundo, la 7-a de novembro 2022

Internacia Tago de medicina fiziko ⚕️

Tvitero:

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...