24.11.22

Nigra paruo 03


Nigra paruo
( Periparus ater )

Nigra paruo ( Parus ater sed nun Periparus ater ) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj .. - [ Ĝi ] .. estas disvastiganta kaj komuna birdo, precipe loĝanta, tio estas, plej parto de birdoj ne migras. Ili vivas en nordokcidenta Afriko, Eŭropo kaj okcidenta Azio ( Turkio, Sirio ). - [ Ĝi ] .. havas distingan grandan blankan makulon en la nuko ( plej karaktera eco de la specio ) tre kontrasta kun la nigra kapo, kio nomigas la specion, kune kun la malhelgriza dorso kun iom da malhelverda nuanco. La kapo, gorĝo kaj kolo de plenkreskuloj estas brile nigraj, kontraste kun la blanko de la nuko kaj de la vizaĝo; la blankaj pintoj de la flugilkovriloj montras duoblan blankan flugilstrion, kiu diferencigas la specion disde la Blua paruo kaj la Granda paruo, kiuj havas ununuran flugilstrion. La subaj partoj estas blankaj nuance al okro aŭ ruĝeco ĉe la flankoj. La beko estas nigra, la gamboj grizecaj kaj la irisoj malhelbrunaj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Nigra paruo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

23.11.22

Afrika maraglo 03


Afrika maraglo
( Haliaeetus vocifer )

La Afrika maraglo ( Haliaeetus vocifer ), aŭ Afrika fiŝaglo .. estas granda aglo kaj rabobirdo de la familio Akcipitredoj .. - [ Ĝi ] .. troviĝas nur en subsahara Afriko kaj ĉefe sude kaj oriente kie estas grandaj akvejoj kun abunda manĝofonto. - Ili estas klare diferenceblaj per sia plejparte bruna korpo kaj grandaj fortikaj nigraj flugiloj. La kapo, brusto, komenco de dorso kaj vosto estas blankegaj kun nura escepto de la flava senpluma vizaĝo. La hokega beko estas flava en antaŭa duono kaj griza aŭ malhelgriza en pinta duono. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotofonto:

Tvitero:

Afrika maraglo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

22.11.22

🌄 Mardo, la 22-a de novembro 2022

Tvitero:

Amerika hematopo 01


Amerika hematopo
( Haematopus palliatus )

La Amerika hematopo ( Haematopus palliatus ) estas birda specio membro de la familio de Hematopedoj en ordo de Ĥaradrioformaj. - Ĝi .. troviĝas en la Atlantika marbordo ekde Novanglio en Usono ĝis Patagonio sude kaj en la Pacifika marbordo ekde Kalifornio ĝis suda Ĉilio. - Tiu birdo estas markita de sia nigroblanka korpo kaj longa maldika ruĝoranĝa beko. Tiu vadbirdo estas ĉirkaŭ 42 - 52 cm longa. Ili estas markitaj de nigroblanka plumaro, flavaj okuloj -kun ruĝoranĝkolora ringo-, rozkoloraj kruroj kaj ruĝa beko -iom oranĝokolora-. Pli specife ili havas nigrajn kapon, kolon, bruston, pli grizan aŭ brunan dorson kaj blankajn subajn partojn kaj flankajn partojn inter brusto kaj dorso. Dumfluge estas videblaj nigraj partoj, nigraj flugiloj kun blanka meza strio. De sube videblas klare nigre kapo kaj kolo, ruĝege beko kaj okuloj kaj la tuta suba parto blankege. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Amerika hematopo 🌎 #Amerikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Kresta minao 01


Kresta minao
( Acridotheres cristatellus ) Krestominao, Kresta akridotero

La Kresta akridotero aŭ Krestominao [ Kresta minao ] ( Acridotheres cristatellus ) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. - Ĝi estas indiĝena de sudorienta Ĉinio kaj Hindoĉinio. - Malkiel aliaj similaj minaoj, ties beko estas pli blankeca ol flavoranĝa kun iom da rozkoloreco ĉebaze de suba makzelo. Same kiel la Granda akridotero temas pri tre nigra birdo kun tre fortikaj beko kaj flavoranĝaj kruroj. Rimarkinda karaktero estas kresto de plumoj kiuj malkombiĝas el la frunto, sed ne tiom unuopaj kaj izolitaj kiom ĉe la Granda akridotero, sed pli mallongaj kaj densaj. Ankaŭ la plumoj de la kapovertico kaj gorĝareo iom malkombiĝas. Krome estas blankaj flugilmakuloj kaj vostobordoj. La irisoj estas pli helaj ol ĉe la Granda akridotero, pli flavoranĝaj ol brunaj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Kresta minao 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

21.11.22

🌄 Lundo, la 21-a de novembro 2022

Internacia Tago de la televido 📺🇺🇳
Monda Tago por saluton 👋

Tvitero:

Verda katbirdo 01


Verda katbirdo
(Ailuroedus crassirostris)

La Verda katbirdo ( Ailuroedus crassirostris ) estas specio de laŭbobirdo trovita en subtropikaj arbaroj laŭ la orienta marbordo de Aŭstralio, de sudorienta Kvinslando ĝis suda Novsudkimrio. - La birdoj troviĝas en subtropika kaj mezvarma pluvarbaro kaj paperŝeloj, kaj foje en apuda eŭkaliptarbaro. - Ili .. estas mezgrandaj fortikaj birdoj kun longaj, potencaj kruroj kaj longaj, dikaj bekoj. La dorso, flugiloj kaj pugo estas brile smeraldverdaj, kun tre rimarkindaj purblankaj makuloj ĉe la pintoj de la terciaroj kaj sekundaroj, kiuj, sur la pintoj de kovriloj, formas du blankajn flugil-stangojn. La vosto estas bruneta smeralda kun blankaj pintoj. La kapo estas verdetbruna makulita nigra kaj fajne makulita pala sablokolora. La brusto estas verdeta sablokolora al obtuza smeraldo kun karakterizaj mallongaj blankaj strioj. Masklaj kaj inaj birdoj dividas similan plumaron. - Vikipedio ( En ) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Verda katbirdo 🌏 #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Stelera garolo 01


Stelera garolo
( Cyanocitta stelleri )

La Stelera garolo ( Cyanocitta stelleri ) estas garolo, tio estas birdo de la familio de Korvedoj kaj ordo de Paseroformaj, indiĝena de okcidenta Nordameriko .. - Ĝi loĝas ĉe la tuta okcidenta flanko de Nordameriko el Alasko norde al Centrameriko sude kaj oriente ĝis sudokcidenta Teksaso .. - ..en arbaro de koniferoj kaj miksita, sed ne en komplete densaj arbaroj, kaj postulas malferman spacon. - Ĝi .. montras grandan gamon de regiona variado tra sia teritorio. Birdoj kun nigrecbrunaj kapoj el nordo grade iĝas pli blukapajn sude. La Stelera garolo havas pli malgrandan bekon kaj pli longajn gambojn ol la Blua garolo kaj havas multe pli markitan kreston. La kapo estas nigrecbruna kun tre kontrastaj helbluaj strioj en la frunto. Tiu malhela koloro nuanciĝas el la ŝultroj al suba ventro al helbluo. - Resume oni povas konsideri ke temas pri tutblua birdo kun nigraj kapo kaj ĉirkaŭaj partoj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Stelera garolo 🌎 #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

20.11.22

🌄 Dimanĉo, la 20-a de novembro 2022

Monda Infana Tago 👧🏽👦🏻👧🏼👦🏿 🇺🇳
Tago de transgenra memorado 👥
Internacia Tago de memoro de trafikaj viktimoj 🛑
Internacia Tago de la industriiĝo de Afriko 🇺🇳

Tvitero:

Ridmevo 07


Ridmevo
( Chroicocephalus ridibundus )

La Ridmevo ( Chroicocephalus ridibundus ) estas malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. - Ĝi reproduktiĝas en plej granda parto de Eŭropo -el Islando kaj Britaj Insuloj, suda Skandinavio ĝis centra kaj orienta Eŭropo, escepte la plej norda- kaj Azio ĝis orienta Siberio, kaj ankaŭ en marborda orienta Kanado. - Ĝi estas tre simila al la Nigrakapa mevo, tio estas, ĝi havas malhelan kapon, grizajn dorson kaj flugilojn, blankajn kolon, bruston, ventron kaj voston, tre ruĝajn bekon kaj krurojn kaj la okuloj havas okulan ruĝan mallarĝan ringon, sed pli rimarkindajn blankajn duonringojn tre kontrastajn kun la nigra kapo, sed tiu ĉi specio estas iome pli malgranda. En bekopinto estas nigra makuleto. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Ridmevo 🌍🌏🌎 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Kresta barbulo 01


Kresta barbulo
( Trachyphonus vaillantii )

La Kresta barbulo ( Trachyphonus vaillantii ) .. estas subsahara birdo de la familio de Libiedoj. - Ĝi troviĝas en arbaroj, savano, antaŭurbaj ĝardenoj, arbaraj densejoj kaj akvofluoj .. - Kun sia dika beko kaj tre bunta plumaro la kresta barbeto estas nekonfuzebla. Ĉi tiu birdeto havas makulitan flavan kaj ruĝan vizaĝon kun malgranda nigra. kresto. La ventro estas flava kun ruĝaj makuletoj, flugiloj estas nigraj kun blankaj makuletoj kaj ĝi havas larĝan nigran zonon sur sia kolo. Flavaj kapo kaj korpo kun nigraj kaj blankaj plumoj, ruĝaj markoj ĉe korpofino, ĝia koloro bone miksiĝas en la korpo. arbusto. Ili havas klaran trilon. - Vikipedio ( En ) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Kresta barbulo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

19.11.22

🌄 Sabato, la 19-a de novembro 2022

Monda Tago de la necesejo 🚽
Monda Tago kontraŭ misuzo de infanoj 👦🏼👧🏻
Internacia Tago de la viro 🧔
Monda Tago de vazektomio ✂️

Tvitero:

Blugorĝa tukaneto 01


Blugorĝa tukaneto
Aulacorhynchus caeruleogularis )

La Blugorĝa tukaneto ( Aulacorhynchus caeruleogularis ) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj .. - Ĝi .. loĝas en humidaj montarbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Ties natura altituda teritorio estas el 762 m al 2316 m super la marnivelo. - Kiel ĉe ĉiu tukano, la Blugorĝa tukaneto havas grandan longan bekon, kiu estas ĉikaze nigra kun flavo en supra makzelo kaj blanka strio ĉe bazo, sed, unike inter la grupo de la Smeraldotukano, kun ruĝeca makulo ĉe la bazo de la supra makzelo. La brusto kaj la resto de la korpo estas ĉefe verda kun helaj kaj malhelaj nuancoj, escepte ĉe la gorĝo, kiu estas blua, kaj la vostopinto kaj pugo, kiuj estas ruĝecaj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blugorĝa tukaneto 🌎 #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Sunda forkovostulo 01


Sunda forkovostulo
( Enicurus velatus )

La Sunda forkovostulo ( Enicurus velatus ) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj .. - Tiu ĉi specio estas endemia de Indonezio, kio nomigas la specion. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. - Ĝi .. estas birdo de nigraj supraj partoj, sed ne tiom nigraj kaj nek tiom etendaj kiom ĉe la Malgranda forkovostulo, ĉar estas pli griza kaj la brusto estas blanka. Ankaŭ la blanka frunto ne estas tiom etenda kaj estas pli suba, tiel ke ĝi inkludas la nigrajn okulojn. La subaj partoj estas blankaj, sed kun grizaj punktoj en flankoj de brusto. Estas blankaj la pugo kaj la fina bordo de la vostoplumoj kiuj estas laŭgradaj. La beko estas nigra kaj la kruroj helrozkoloraj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Sunda forkovostulo 🌏 #Indoneziajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

18.11.22

🌄 Vendredo, la 18-a de novembro 2022

Tvitero:

Keo 01


Keo
( Nestor notabilis )

Keo ( maorie Kea, keao ) estas specio de Aotearoaj papagoj. La maoria nomo devenas de kea birdokanto. Latinlingve keo nomiĝas Nestor notabilis .. - Keoj loĝas en montetoj kaj arbaroj de Suda Insulo. Ili estas unu el la dek endemiaj Novzelandaj papagoj. - La keo havas areon el malsupro de rivervaloj kaj marbordaj arbaroj de la okcidento de la Suda Insulo ĝis la alpaj regionoj de la Suda Insulo .. - Ili aspektas sufiĉe grandaj ( ĉ. 46 cm je alto ) papagoj kun verdecaj aŭ griz-verdaj plumoj, blu-verda vosto, kaj grizaj beko kaj piedoj. La plumoj sub iliaj flugiloj ofte estas ruĝoranĝaj. Junuloj havas flavajn okulringojn kaj vaksaĵojn, oranĝ-flavan malsupran bekon kaj griz-flavajn krurojn. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Keo 🌏 #Novzelandajbirdoj #Aŭstralaziajbirdoj #Polineziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Nigrakapa dikbekulo 01


Nigrakapa dikbekulo
( Pheucticus melanocephalus )

La Nigrakapa dikbekulo ( Pheucticus melanocephalus ) estas mezgranda, semmanĝanta birdo de la familio de Kardinaledoj. - Ĝi .. estas migranta birdo, kun nestolokoj el sudokcidenta Brita Kolumbio, tra la okcidenta duono de Usono, en centran Meksikon. - Laŭ ĝia nomo, la masklo [ bildigita ] havas nigran kapon, kaj nigrajn flugilojn kaj voston kun elstaraj blankaj makuloj. Ĝia brusto estas malhela ĝis brune oranĝa en koloro, kaj ĝia ventro estas flava. - Vikipedio ( En ) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Nigrakapa dikbekulo 🌎 #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

17.11.22

🌄 Ĵaŭdo, la 17-a de novembro 2022

Monda Tago de la filozofio 🇺🇳
Monda Tago de la antaŭtempa naskiĝo 👶
Internacia Tago de la studento 👩💻

Tvitero:

Orverta regolo 03


Orverta regolo
( Regulus regulus )

La Orverta regolo ( Regulus regulus ) estas tre eta paseroforma birdo. Ĝi estas membro de la familio de regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj. - Ĝi loĝas el Britaj insuloj, en Skandinavio kaj centra kaj orienta Eŭropo, tra nordokcidenta Rusio al orienta Ĉinio, Siberio, sur Kaŭkazo, insulo Saĥaleno, Kuriloj kaj Japanaj Insuloj. - Subo de kapo kun laŭlonga flava strio, meze oranĝa, je flankoj nigre limigita. Flankoj de kapo grizaj kun malhela okulringo. Supre korpo estas flavece verda, pugo pli flava. Brusto malpure grizflave bruna. Ventro grizblua. Sur flugiloj du blanketaj strietoj. - La birdo havas mallongan akran bekon, kiu estas nigre-griza. Ĝiaj piedoj brunaj. - Vikipedio 2022

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Orverta regolo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

16.11.22

🌄 Merkredo, la 16-a de novembro 2022

Internacia Tago de la toleremo 🇺🇳
Monda Tago de la Kronika obstrukca pneŭmonopatio ⚕️
Monda Tago de la Geografia informsistemo GIS 🌍

Tvitero:

Armita vanelo 02


Armita vanelo
( Vanellus armatus )

La Armita vanelo ( Vanellus armatus ) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de mezgrandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. La angla nomo “Blacksmith” aŭ “Forĝisto” devenas el la ripetata metalika alarmalvoko 'tink, tink, tink'. - Ĝi estas komuna specio ekde Kenjo, tra centra Tanzanio kaj Kongo ĝis suda kaj sudokcidenta Afriko. - Ĝi loĝas ĉe malsekaj zonoj. Tiele lagaj regionoj ĉu pro pluvo ĉu pro homa agado allogas la specion. Ankaŭ herbejoj plaĉas al ili. - Ĝi havas .. nigra granda videbla antaŭa parto de kapo -escepte frunton-, gorĝo, brusto kaj supra ventro kaj ankaŭ makuloj en komenco de dorso -eta-, meza dorso -granda- kaj vostopinto. Estas blankaj la frunto -ĝis okulo-, malantaŭa kolo kaj ventro. Estas grizo la resto de la dorso. La beko estas nigra kaj la kruroj grizaj. Inoj estas averaĝe iom pli grandaj kaj pezaj sed ambaŭ seksoj estas similaspektaj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Armita vanelo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Ringanaso 01


Ringanaso
( Callonetta leucophrys )

La Ringanaso ( Callonetta leucophrys ) estas malgranda anaso de arbaroj de Sudameriko. - Ĝi .. reproduktiĝas en nordokcidenta Argentino kaj Paragvajo, loĝanta ankaŭ en orienta Bolivio, suda Brazilo kaj Urugvajo. Ties habitatoj estas tropikaj marĉaj arbaroj kaj klarejoj en arbaraj malaltaj teroj, izolaj lagetoj kaj malgrandaj rojoj. - La masklo [ bildigita ] havas tre helbrunan ( cinamokoloran ) flankan dorson, pli grize en centra dorso, palgrizajn flankojn ( fakte kun tre fajna grizblanka strieco se vidite de proksimege ) kaj salmokoloran bruston kun bela nigra makuleco. La kapo estas helgriza kun svaga strieco kaj tre markata nigra bendo el super la frunto tra la krono kaj ege markata al la nuko kaj kolflankoj, sub blanka kolumareo: tiu nigra ringo el la krono tra la nuko al kolflankoj nomigas la specion laŭ la komuna nomo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Ringanaso 🌎 #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

15.11.22

🌄 Mardo, la 15-a de novembro 2022

Internacia Tago de la malliberigita verkisto ✍🏽

Tvitero:

Blua fajfturdo 01


Blua fajfturdo
( Myophonus caeruleus )

La Blua fajfturdo ( Myophonus caeruleus ) estas fajfanta turdo kiu troviĝas en la montoj de Mezazio, Sudazio, Ĉinio kaj Sudorienta Azio. Ĝi estas konata pro sia laŭta homsimila fajfa kanto ĉe tagiĝo kaj krepusko.. Kiel aliaj en la genro, ili manĝas surgrunde, ofte laŭ riveretoj kaj en humidaj lokoj furaĝante por helikoj, kraboj, fruktoj kaj insektoj. - Ĝi .. estas malhelviola blua kun brila brilo sur la pintoj de la korpoplumoj krom sur la loreoj, abdomeno kaj sub la vosto. La flugilkovriloj estas iomete malsama nuanco de bluo kaj la mezaj kovriloj havas blankajn makulojn ĉe sia. pintoj. La beko estas flava kaj staras kontraste. La internaj retoj de la flugaj kaj vostoplumoj estas nigraj. La seksoj estas similaj laŭ plumaro. - Vikipedio (En) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blua fajfturdo 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Ridema kukabarao 05


Ridema kukabarao
( Dacelo novaeguineae )

La Ridema kukabarao ( Dacelo novaeguineae ) estas kutima karnovora birdo de Aŭstralio de la familio de Alcededoj aŭ de alciono, tre konataj pro sia alvoko. Iam konata kiel Ridema azeno, nuntempe estas pli konata laŭ la indiĝena nomo. - Ĝi troviĝas tra orienta Aŭstralio, kaj estis enmetita en la sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio, Tasmanio kaj insuloj Flinders kaj Kanguruo - La Kukabarao estas fortika birdo ĉirkaŭ 45 cm longa, kun granda kapo, elstara bruna okulo, kaj tre granda beko, nigreca en supra makzelo kaj ostokolora en suba. La masklo kaj la ino aspektas same. Ili havas blankajn aŭ kremokolorajn korpon kaj kapon kun malhelbruna strio tra ĉiu okulo kaj pli nuance ĉefrunte kaj ĉekrone. La flugiloj kaj dorso estas malhelbrunaj kun ĉielbluaj punktomakuloj en ŝultroj. La vosto estas ruĝecoranĝa kun malhelbrunaj strioj kaj blankaj pintoj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Ridema kukabarao 🌏 #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

14.11.22

🌄 Lundo, la 14-a de novembro 2022

Monda Tago de diabeto ⚕️

Tvitero:

Griza katbirdo 03


Griza katbirdo
( Dumetella carolinensis ) Katbirdo

La Katbirdo aŭ Griza katbirdo ( Dumetella carolinensis ) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Mimedoj kiu troviĝas ĉefe en Nordameriko. Ĝi estas la ununura membro de la genro Dumetella. Kiel la Nigra katbirdo, ĝi estas inter la bazaj stirpoj de la Mimedoj. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Griza katbirdo 🌎 #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Paserstrigo 01


Paserstrigo
( Glaucidium passerinum )

La Paserstrigo ( Glaucidium passerinum ) estas la plej eta el la strigoj en Eŭropo ( pli malgranda ol sturno ); temas pri birdo de la familio de Strigedoj. Tiu strigo estas malhelruĝecaj al grizbrunaj, kun punktitaj flankoj kaj duonringo ĉirkaŭ la malantaŭa kolo. - Ĝi troviĝas en boreala arbaro de Norda kaj Centra Eŭropo al Siberio, kutime en bordoj de arbaraj maldensejoj. Ili troviĝas ĉefe en arbaroj de konifero de la boreala zono kaj tre altmontaraj regionoj kun koniferoj kaj miksitaj arbaroj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Paserstrigo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

13.11.22

🌄 Dimanĉo, la 13-a de novembro 2022
Monda Tago de boneco 🤝

Tvitero:

Purpurgorĝa sunbirdo 01


Purpurgorĝa sunbirdo
( Leptocoma sperata )

La Purpurgorĝa sunbirdo ( Leptocoma sperata ) estas specio de birdo de la familio de Nektarinedoj. Ĝiaj naturaj vivmedioj estas malaltebenaĵaj tropikaj arbaroj kaj subtropika aŭ tropika mangrovarbaro de Maratua kaj Filipinoj. - Vikipedio ( En ) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Purpurgorĝa sunbirdo 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

12.11.22

🌄 Sabato, la 12-a de novembro 2022

Internacia Tago de la Pneŭmonito ⚕️

Tvitero:

Strivizaĝa nigropego 01


Strivizaĝa nigropego
( Dryocopus lineatus ) Strivizaĝa driokopo

La Strivizaĝa nigropego aŭ Strivizaĝa driokopo (Dryocopus lineatus) estas tre granda birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Driokopoj aŭ nigraj pegoj, kiu loĝas en Sudameriko. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Strivizaĝa nigropego 🌎 #Amerikajbirdoj #Sudamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...